Pli ol 30 milionoj da birdoj estas kropsxtopataj cxiujare en Francujo. La plimulto estas enkarcerigataj en tiom mallargxaj kagxoj, kiom ili apenaù povas sin movi. Oni enprofundigas en ilian gorgxon metaltubon gxis la stomako. Ilia stomako igxas grandega. Ili penas spiri.
La grasa hepato estas la malsana organo de birdo havanta hepatan steatozon.
Raporto scienca de la Komisiono Eùropa
La birdoj suferas pro diareoj, lacego. Tro lacaj aù vundataj, pli ol miliono agonizas kaj mortas cxiujare pro kropsxtopado.
La kropsxtopado estas perfortajxo kontraù plej bazaj regloj kaj principoj de protektado de bestoj. La kropsxtopado estas malpermasata pro krueleco en plejparto de landoj el Eùropa Unuigxo kaj en Israelujo kaj Kalifornujo. En Chicago, la grashepatajxo estas malpermesata pro la sama tialo.
Subskribu la manifeston por la abolicio de grashepatajxo. Kune ni klopodu al gxia senfina malpermeso.